20/05/2013

Jolla anoncas sian unuan telefonon [Phoronix]

Origina fonto: Phoronix (angle)

La eks-programistoj de Nokia kiuj kreis Jolla por labori pri Sailfish OS cele al la kreo de nova aro da linukso-bazitaj plurfunkciaj telefonoj por rekomenci el kie MeeGo haltis, anoncis ilian unuan plurfunkcian telefonon.

Laŭ ĉimatenaj novaĵoj, Jolla The Movement plurfunkcia telefono estas ilia unua produkto. La telefono estos vendita fine de ĉi tiu jaro kontraŭ 500 usonaj dolaroj. La telefono estas origina desegno de Jolla kun ekrano de 4.5 coloj, dual-core, 4G-konekto, 16-Gbajt. da storado + microSD, 8MP-kamerao, baterio anstataŭigebla, kaj ĝi venos kun Sailfish OS. Malgraŭ tio ke ĝi venos kun Sailfish, ĝi estos akordigebla kun la aplikaĵoj de Android.

Ĝi pretas: Mageia 3 estis publikigita! [Mageia Blog]

Origina fonto: Mageia Blog

Ni ne povas kredi kiel ĝojige estis pretigi kune Mageia, kaj ni tion faris dum du jaroj kaj duono.

Por tiuj kiuj ne povas atendi pli, jen ĝi. La versio-notoj estas ĉi tie. Por ĝisdatigi el Mageia 2, vidu ĉi tie.

Antaŭ ol daŭrigi la priskribon, ni dediĉas tiun publikigon al la memoro de Eugeni Dodonov, nia amiko, kolego kaj granda inspiro por tiuj kiuj restis ĉi tie. Ni sentas la mankon de lia inteligento, ĝentilo kaj dediĉo.


Kio estas nova en Mageia 3?
Oni povas rigardi la kompletan liston de ĝisdatigitaj pakaĵoj ekde Mageia 2 reviziante la Aplikaĵ-Datumbazon de Mageia:

29/04/2013

Habemus Ubuntu 13.04 (kaj familio)

Origina fonto: MuyLinux (hispane)

Post la ĉiamaj ses monatoj da disvolvado, jam estas ĉi tie la nova versio 13.04 de Ubuntuo kaj ĝia familio. Ĉu vi emas koni pli?

 Ubuntu Raring Ringtail1Habemus Ubuntu 13.04 (y familia)

Ni ne publikigos tro da detaloj en tiu ĉi noto ĉar antaŭ kelkaj tagoj ni rakontis la novaĵojn de Raring Ringtail. Se volas pli da informo bv. viziti tiun ligilon (anglalingve).

Kelkfoje ni kritikas, sed ĉifoje ni devas laŭdi: la respondo a la granda demando estas radikala jes. Mankas iom da testado sed Ubuntu 13.04 plibonigas multe sian rendimenton (tio videblas eĉ en la viva-KD).

22/04/2013

Android: avantaĝoj, mankoj kaj alternativoj

Android estas operaciumo konstruita surbaze de la linuksa kerno kaj pensita por porteblaj tuŝekranaj aparatoj kiel plurfunkciaj telefonoj kaj tabuletoj. Ĝi estas disponebla ekde 2008, kiam oni ekvendis la unuan telefonon kun Android. Nuntempe temas pri la plej uzata portebla operaciumo en la tuta mondo.

La fontteksto de Android estas alirebla sub liberprogramara licenco. La plejmulto el la kodo estas disponebla konkrete sub la licenco Apache License 2.0, kaj la cetera sub GPL 2. Malgraŭ tio, Google Play ne malpermesas neliberan programaron. Konsekvence, miloj da aplikaĵoj instaleblaj kaj utiligeblaj de la androidaj uzuloj havas nenian rilaton al libera programaro. Aliflanke multaj el la fabrikantoj kies aparatoj uzas Androidon havigas neliberajn pelilojn kies malĉeesto malebligus la funkciadon de la operaciumo sur tiuj telefonoj aŭ tabuletoj.

Android estas sendube la plej sukcesa linuksa sistemo. Krom tio ke ĝi funkcias en preskaŭ ĉiuj aparatoj ekzistantaj, unu el la kialoj de tiu sukceso estas ĝia granda simpleco. La uzuloj apenaŭ devas havi komputikajn sciojn por uzi tiun sistemon. Ĝia simpleco estas tre granda kompare kun aliaj linukso-bazitaj operaciumoj ke la plej granda parto de ĝiaj uzuloj eĉ ne scias ke la kerno estas linukso. Tio estas la revo de multaj linuksaj amantoj. Sed ĝuste pro tiu trajto garantianta tiel grandan sukceson la sistemo suferas multajn el la samaj malbonoj de fermitaj sistemoj kiel Vindozo:

03/04/2013

GNOME 3.8, la plej bona versio de tiu labortablo laŭ ĝiaj programistoj [genbeta]


Origina fonto: genbeta (hispane)
GNOME 3.8, la mejor versión de GNOME de la historia según sus creadores
Estas ofte ke la programistoj de ĉiu programaro, post la publikigo de nova versio, havas la konvinkon ke temas pri la plej bona versio iama. Tio okazas unuamomente, poste la akcepto aŭ ne de la uzuloj konfirmas aŭ ne tiun penson. Tion asertis la programistoj de la populara linuksa labortablo, GNOME 3.8, la nova versio jam disponebla kiu venas kun multaj novaĵoj.
Oni inkludis novan fenestron por lanĉi aplikaĵojn, kun speciala fako por tiuj plej oftaj. Ĉiuj aplikaĵoj venas klasifikitaj sub dosierujoj. Oni renovigis la serĉadon el la Vido de agoj.

27/03/2013

Hispalinux denuncas al Microsoft antaŭ EU pro Secure Boot de Vindozo 8 [MuyLinux]


Origina fonto: MuyLinux (hispane)
Laŭ tio kion rakontas niaj kompanoj de MuyComputerPRO, Microsoft ĵus ricevis denuncon antaŭ EU pro UEFI Secure Boot, la nova sekura starto-sistemo kiun inkludas la novaj maŝinoj venditaj kun Vindozo 8.
hispalinux Hispalinux denuncia a Microsoft ante la UE por el Secure Boot de Windows 8

16/03/2013

Oni proponas porti Gnome al Wayland [Muktware]

Origina fonto: Muktware (angle)

Programisto de Gnome Matthias Clasen freŝdate proponis ke Gnome eklaboru pri Wayland, hodiaŭ li proponis starigi novan celon por la komunumo Gnome: "porti GNOME al Wayland".