9 de mar. de 2012

NVIDIA unuigas fortojn al la Linuksa Fondaĵo [Muktware]

Origina fonto: Muktware (ttt-ejo en la angla)


La GPU-a fabrikanto NVIDIA unuigis siajn fortojn al la Linuksa Fondaĵo. NVIDIA inventis la Grafikan Procesoradan Unuon en 1999. Tiuj plurkernaj procesoroj ebligas perkomputilajn ludantojn ĝui kompletan sperton kaj profesiulojn desegni ion ajn, ne gravas ĉu temas pri la lastaj aŭtoj aŭ pri filmaj ciferecaj roluloj. Iliaj kapabloj procesori paralele havigas reserĉistojn kaj sciencistojn la eblon efike lanĉi alt-rendimentajn aplikaĵojn. Ili troviĝas nuntempe en superkomputiloj tra la tuta mondo.

Plifreŝdate, NVIDIA eniris en la rapide kreskanta merkato de porteblaĵoj, kie ĝiaj procesoroj potencigas telefonojn, tabuletojn kaj sistemojn pri informado kaj amuzado.

"NVIDIA estas forte engaĝita por starigi tutmondajn spertojn kaj novigadon per nia GPU-o kaj niaj porteblaj produktoj. Membreco en la Linuksa Fondaĵo akcelos nian kunlaboron kun organizoj kaj individuoj donantaj formon al la estonteco de Linukso. Tio originos bonegan sperton por linuksaj uzuloj kaj disvolvantoj", diris Scott Pritchett, Vicprezidanto de la Linuksa Programara Platformo en NVIDIA. Tri aliaj firmaoj ankaŭ aliĝis al la Linuksa Fondaĵo: Fluendo, Lineo Solutions kaj Mocana.