26 de abr. de 2012

Hodiaŭ alvenos Ubuntuo 12.04 LTS Precise Pangolin [MuyLinux]

Origina fonto: MuyLinux (hispane)

La sekvantoj de Ubuntuo ĝuos hodiaŭ la publikigon de la deksesan eldonon de la distribuaĵo de Canonical. La firmao observis la publikig-datojn de la preparaj versioj (Alpha 1, Alpha 2, Beta 1, Beta 2, Release Candidate) kaj finos hodiaŭ novan ĉapitron per la publikigo de Ubuntuo 12.04 LTS Precise Pangolin.

Ubuntu 12 04 Hoy llega Ubuntu 12.04 LTS Precise Pangolin

Estas multaj novaĵoj (kelkaj pligravaj, aliaj malpli) de tiu long-tempa eldono. Elstaras ĉefe  la plibonigoj en Unity. Tio estas grava ĉar Canonical subtenos la distribuaĵon almenaŭ dum 5 jaroj.


Krom tio, oni plibonigis aspektojn de tiu grafika interfaco ĉefe per HUD, rapid-alira menuo ebliganta aliri la elektojn de ĉiu aplikaĵo per la premo de la klavo Alt kaj la tajpado de la afero pri kiu oni volas trovi elektojn.

La privateca ilo, la lanĉilo nun pli konfigurebla (la aplikaĵo MyUnity ĉeestas la distribuaĵon defaŭlte) aŭ la malĉeesto de Mono estas aliaj novaĵoj kiuj atendas onin en distribuaĵo kiu daŭre progresas. Ni vidu ĉu ĝi konvinkas la uzulojn.