Origina fonto: omg! ubuntu! (angle)
Filmi kaj kundividi kun aliaj homoj vian terminalan agadon estas nun ege facila per ununura komando.
Kaj ĉio dank'al Shelr -malgranda lini-komanda aplikaĵo ebliganta filmi kaj vidigi vian terminalan agadon. Vi povas ankaŭ publikigi ĝin en la ttt-ejo shelr.tv por ke aliaj uzuloj spektu ĝin rete.
Ĝi filmas la uzon de la komando-linio, vidigante ĉion kion oni tajpas dum la seanco.
Ĉi tiu filmo povas esti ludita en la terminalo aŭ alŝutita kaj spektita rete.
Vi povas vidi ekzemplon en @ shelr.tv/records/4f80542a9660802823000001

Kiel instali Shelr en Ubuntuo 12.04
Ĝi estas instalebla per diversaj manieroj por diversaj operaciaj sistemoj (inkludante OS X-on) kaj distribuaĵoj.
Por ubuntuaj uzuloj estas specifa deponejo haviganta la bezonatajn dosierojn. Ĝi estas la plej facila maniero instali ĝin. Sed rimarku ke, en la momento kiam mi skribas ĉi tion, la deponejo enhavas nur pakaĵojn por Ubuntuo 12.04.
Por aldoni kaj instali ĝin lanĉu la jenajn komandojn per Terminalo:-
- sudo add-apt-repository ppa:antono/shelr
- sudo apt-get update && sudo apt-get install shelr
Kiel uzi Shelr
Por ekfilmi lanĉu la jenan komandon:-
shelr record
Nun utiligu la komando-linion tiel kiel vi ŝatus kundividi kun aliaj.
Por haltigi la filmadon premu CTRL+D aŭ tajpu ‘exit’ kaj premu la klavon return/enter. Ĉi tio konservos vian filmon en la dosierujo ~/.local/share/shelr
Por haltigi la filmadon premu CTRL+D aŭ tajpu ‘exit’ kaj premu la klavon return/enter. Ĉi tio konservos vian filmon en la dosierujo ~/.local/share/shelr
Vi povas spekti filmaĵon en la terminalo per la lanĉo de tiu komando: -
shelr play [nombro de la filmaĵo]
Por scii la nombron de filmaĵo tajpu: -
shelr list
Por publikigi vian plej freŝajn filmaĵojn en Shelr.tv lanĉu: -
shelr push last
Ĉi tio petos vin aldoni kelkajn etikedojn kaj vian API-ŝlosilon (se vi ensalutis). Alternative vi povas publikigi anonime.

Por publikigi malsaman filmaĵon lanĉu: -
shelr push [nombro de la filmaĵo]