9 de sept. de 2012

Jen openSUSE 12.2 [MuyLinux]

Origina fonto: MuyLinux (hispane)

La respondeculoj de la projekto openSUSE anoncis hieraŭ vespere la publikigon de openSUSE 12.2, nova versio de tiu GNU/Linuksa distribuaĵo kiu ĉiam elstaris pro ĝia profesia aspekto kaj kiu laŭ la oficiala anonco povas fanfaroni pro ĝia kvalito pli ol iam ajn.
openSUSE 12.2 500x357 Con todos ustedes, openSUSE 12.2
La publikig-kalendaro de ĉiu versio de openSUSE, kutime ok-monata, plilarĝiĝis ĉifoje cele al certigi la stabilecon kaj liveri al uzulo sistemon kun maltiom da eraroj kiel eble. Konkrete la programistoj poluris ĉiun detalon de tiu versio dum du monatoj.
La ĉefaj novaĵoj de openSUSE 12.2 estas la linuksa kerno 3.4, la ekuzo de Plymouth kaj GRUB 2, kiuj kune kun la ĝisdatigita systemd havigos lanĉon de la sistemo pli glatan kaj rapidan, kaj, memkompreneble, la lastaj versioj (aŭ preskaŭ) de la labortabloj pli uzitaj en Linukso, kiel KDE 4.8.4, GNOME 3.4, Xfce 4.10 aŭ LXDE.
Ankaŭ la lastaj versioj de la ĉefaj aplikaĵoj linuksaj ĉeestos tiun publikigon. Elstaras LibreOffice 3.5, GIMP 2.8 aŭ Firefox 14.01 (kiu estos ĝisdatigita al la versio 15 post la instalo de la sistemo; la ĝisdatig-politiko de Firefox similas al tiu de Ubuntuo kaj ĉiu nova versio de Firefox estos publikigita ĉiam en la oficialaj deponejoj de la distribuaĵo pro sekurecaj kialoj).
Oni povas trovi aldonan informon pri openSUSE 12.2 en la publikig-notoj kaj en la ttt-ejo pri novaj trajtoj. Krome, eblas elŝuti ĝin per ĝia oficiala ttt-ejo.
Kiel enkonduko, Jos Poortvliet, Respondeculo pri Socialaj Retoj de openSUSE, publikigis la jenan filmon (mallongan kaj rapidan, sed utila kiel prezento):