6/12/2012

PengPod havos linuksan version [MuyLinux]


Origina fonto: MuyLinux (hispane)
Antaŭ kelkaj tagoj ni jam parolis pri tiu projekto bazita sur la procesoro Allwinner A10, kies kreintoj celis oferti malmultekostan kaj potencan aparaton kiu povus esti bazita ankaŭ sur Linukso se oni atingus sufiĉan kvanton da mono donacitan de investantoj. Nu: oni plenumis tiun celon
pengpod 1000 PengPod tendrá versión Linux, ole
Fakte, la kreintoj ricevis 72 707 dolarojn, multe pli ol 49 000 dolaroj, la kvanto kiun ili petis por krei linuksan version de tiu aparato.

La projekto ebligos ĝui "liberan" tabuleton. La kreintoj klarigas ke PengPod estos "libera de la restriktoj de Google kaj Android", tiel la posedantoj de tiuj aparatoj povos uzi la programaron kiun ili volos.
Kiel oni klarigas en Liliputing, la kreinto de la projekto jam sukcesis lanĉi XBMC kaj VLC en tiu aparato, kaj ankaŭ Plasma Active, LXDE kaj Xfce. Oni povas spekti kelkajn filmojn pri tio en YouTube.
Oni atendas ke kaj PengPod 700 (120 dolaroj) kaj PengPod 1000 (185 dolaroj) ekaperu en la merkato la venontan monaton de januaro 2013. Ni vidu ĉu oni plenumas la esperojn kaj la konduto de linukso en tiuj aparatoj estas tiel elstara kiel ni ĉiuj esperas.